Ivan Bilibin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aŭgusto 1876 en Tarkhovka |
Morto | 7-an de februaro 1942 (65-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo, Sovetunio |
Mortokialo | Malsato |
Tombo | Smolenskoye Orthodox Cemetery (en) |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio |
Alma mater | Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato |
Okupo | |
Okupo | ilustristo pentristo grafikartisto |
Ivan Jakovleviĉ Bilibin (ruse Иван Яковлевич Билибин; naskiĝis la 4-an de aŭgusto[jul.]/ 16-an de aŭgusto 1876[greg.] en la vilaĝo Tarĥovka proksime de Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio; mortis la 7-an de februaro 1942 en Sankt-Peterburgo, tiam "Leningrado", Sovetunio) estis rusia, pli poste sovetunia, pentristo, libroilustristo kaj teatristo. Li estis membro de la unuiĝo "Mir Iskustva" ("mondo de arto"), kunfondinto de la "Unuiĝo de Rusiaj Pentristoj" kaj ekde 1937 membro de la "Unuiĝo de Sovetuniaj Pentristoj".